Player FM - Internet Radio Done Right
123 subscribers
Checked 10h ago
Lagt til ten år siden
Innhold levert av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Alt podcastinnhold, inkludert episoder, grafikk og podcastbeskrivelser, lastes opp og leveres direkte av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP eller deres podcastplattformpartner. Hvis du tror at noen bruker det opphavsrettsbeskyttede verket ditt uten din tillatelse, kan du følge prosessen skissert her https://no.player.fm/legal.
Player FM - Podcast-app
Gå frakoblet med Player FM -appen!
Gå frakoblet med Player FM -appen!
Pola Retradio en Esperanto
Merk alt (u)spilt...
Manage series 88957
Innhold levert av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Alt podcastinnhold, inkludert episoder, grafikk og podcastbeskrivelser, lastes opp og leveres direkte av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP eller deres podcastplattformpartner. Hvis du tror at noen bruker det opphavsrettsbeskyttede verket ditt uten din tillatelse, kan du følge prosessen skissert her https://no.player.fm/legal.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
…
continue reading
931 episoder
Merk alt (u)spilt...
Manage series 88957
Innhold levert av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Alt podcastinnhold, inkludert episoder, grafikk og podcastbeskrivelser, lastes opp og leveres direkte av Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP eller deres podcastplattformpartner. Hvis du tror at noen bruker det opphavsrettsbeskyttede verket ditt uten din tillatelse, kan du følge prosessen skissert her https://no.player.fm/legal.
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
…
continue reading
931 episoder
Alle episoder
×En la 1389-a E_elsendo el la 15.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa redakcia felietono estas dediĉita al la daŭranta en Pollando Sankta Semajno 2025. Ni referencas al la tradicio de Paskaj Palmoj – religie kaj laike. I.a. lige kun la nunjaraj konkursoj pri palmofarado en lokoj Łyse kaj Lipnica Murowana. Al la enketo de IBRIS, kiu elmontris i.a. la kreskantan ligiĝon de poloj al la observado de tradiciaj kutimoj. Al la Pasionaj Misteroj (rolludoj), aparte en la fama pilgrimloko en Kalwaria Zebrzydowska; • En la komenca kulturkroniko ni informas pri debatonta en junio en Varsovio Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj; pri eksterordinara intetresiĝo pri la maja kantfestivalo, kies patrono estas Ada Sari; Pri oraĵumista arto ekspoziciata en Gdansko; • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Aŭstria E-Kongreso en Graz (https://eventaservo.org/e/AEK2025); pri konkurso Plej bona reganto de Esperanto, destinita al personoj C2-nivelaj (GK N-ro 1226 (2025-04-07); • La hodiaŭan programinformon akompanas foto, kiu prezentas nunjaran scenon el Paska Dimanĉo kaj konkurso por palmelfarado en Kurpie-regiono; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik , E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri lia laboro kiel manaĝero kaj posedanto de lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała. Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak El la elsendo 10.04.2025 – 11′ 56″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/bp-kun-Georgo-Handzlik-i.a.-pri-lia-laboro-ne-konata-generale_1156.mp3…
La Scienca Centro Kopernik enketis lernantojn en la aĝgrupo 13-19 vivojaroj pri la temo „Porteblaj elektronikaj akcesoraĵoj en la lernado kaj instruado”. Rezultas el ili, ke 96 procentoj de polaj dekkeljaruloj utiligas inteligentajn poŝtelefonojn, 93 procentoj disponas pri ili kiel personaj komunikiloj kaj 65 procentaj preskaŭ neniam disiĝas de ili. Ili servas por distro, flegado de interesiĝoj, dum realigado de hejmaj taskoj, dum lecjonoj. 80 procentoj de la enketitoj uzas inteligentajn telefonojn en publikaj transportiloj, 66 procentoj dum renkontĝoj. Ne nur porteblaj inteligentaj telefonoj estas en la dispono de dekkelkjaruloj. 79 procentoj de ili utiligas ankaŭ tekokomputilojn, 48 procentojn – ludkonzolojn, 39 procentoj – tabletojn, 31 procentoj saĝhorloĝojn, 11 procentoj bitlegilojn. Se dumtage junuloj uzas prefere inteligentajn poŝtelefonojn, posttagmeze kaj vespere ili utiligas aldone tekokomputilojn aŭ dratkonektitajn komputilojn. Ĉi-lastajn utiligas 48 procentoj de la lernantoj. Inteligentajn poŝtelefonojn polaj junuloj povas uzi ankaŭ en lernejoj. Tion oni konfirmis en 84 procentoj de la donitaj respondoj. Pli ol 78 procentoj de la enketitaj junuloj, kiuj uzas inteligentajn poŝtelefonojn en lernejoj deklaras, ke instruistoj – almenaŭ kelkfoje – rekomendas dum leciono fari iun taskon konsultante saĝtelefonon. Plej ofte dum lecionoj de fremda lingvo, informadiko, matematiko, la pola lingvo, geografio, historio, biologio. Farante la hejmajn taskojn lernantoj havas je sia dispono ĉiujn disponeblajn elektronikaĵojn. Taskojn ligitajn kun la lernoprogramo kaj kreado de aŭdio-, video- kaj fototaskoj ili faras helpe de dratkonektitaj komputiloj. Por notoj kaj verkado plej ofte estas uzataj tekokomputiloj. En pliaj lokoj troviĝas dratkonektitaj komputiloj, tabletoj kaj inteligentaj telefonoj. El la elsendo 10.04.2025. Legas Gabi – 02′ 49″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/sc_gk_Kiuj-kaj-kiamaniere-polaj-junuloj-uzas-elektronikajojn_0249.mp3…
La 11-an de aprilo sur la tereno de la eksa germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo okazos komuna karesma preĝo kaj trikilomentra peniga tramarŝo laŭ la stacioj de Malgranda Krucovojo. Jam la kvaran fojon ĝiaj partoprenantoj komencos ĝin ĉe monumento omaĝanta la martirologion de polaj infanoj „Krevinta Koro”. Tiu ĉi komuna karesma preĝo estas la okazo por kliniĝi kaj enpensiĝi pri la sufero kaj sorto de infanoj, la malgrandaj kaj senhelpaj viktimoj de la 2-a mondmilito. La germana koncentrejo por polaj infanoj estis establita la 1-an de decembro 1942 kaj la okupaciinto tenis en ĝi polajn infanojn kaj junulojn en la aĝo de du ĝis 16 vivojaroj, kvankam – laŭ esploristoj – estis tie ankaŭ kelkmonataj beboj. En la koncentrejo administrata de germana krimpolico en Lodzo infanoj estadis en primitivaj vivkondiĉoj, sklave laboris, estis torturataj. Entute la estadon en la koncentre jo spertis de du ĝis pli ol tri mil infanoj, preskaŭ 200 pereis. En momento, kiam finiĝis la germana okupacio en Lodzo – la 18-an de januaro 1945 – en la koncentrejo troviĝis pli ol 800 junulaj malliberigitoj. El la elsendo 10.04.2025. Legas Barbara – 01′ 47″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_bp_Karesma-prego-por-polaj-infanoj-el-germana-koncentrejo-en-Lodzo_0147.mp3…
Varsovia Entreprena Instituto publikigis raporton de Maison&Partners kaj opinisonda forumo Ariadna pri la temo „Kun eŭro aŭ sen. Estonteco de la pola valuto”. Rezultas el ĝi, ke 74 procentoj de la socio ne volas rezigni pri pola valuto favore al la komuna eŭro. Eĉ 48 procentoj de la respondintoj estas firmaj kontraŭuloj de ĉi tiu ideo. La esplorado elmontris samtempe, ke la subteno por eŭro en Pollando sisteme malkreskas. Se ankoraŭ en 2023 la enkondukon de eŭro subtenis 35 procentoj de poloj, komence de 2024 nur 31 procentoj. Nun la subteno egalas al nur 26 procentoj. 63 procentoj de poloj asertas, ke se en Pollando estus enkondukita eŭro ilia situacio malpliboniĝus. Nur 7 procentoj havas malsaman opinion. Preskaŭ duono de poloj vidas neniujn avantaĝojn pro la enkonduko de eŭro. Laŭ 74 procentoj de la respondintoj akcepto de eŭro ne havos signifon por la pola mastrumado. Kontraŭ eŭro en Pollando estas 80 procentoj de virinoj kaj 66 procentoj de viroj. Inter enketitaj junaj personoj nur 24 procentoj subtenas la komunan valuton. La enketado okazis inter la 8-a kaj 10-a de marto laŭ la metodo CAVI – Computer Assisted Web Interview. El la elsendo 10.04.2025. Legas Milada – 02′ 06″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_Ciam-malpli-da-poloj-por-la-unia-valuto_0206.mp3…
Unu jaron post la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj en bazaj lernejoj la gepatroj kaj la klerigaj medioj esprimis sian decidan malkontenton kaj alvokis al revenigo de la malnovaj praktikoj. La Tutlanda Societo de Estra Personalo de Klerigo okazigis opnisondadon. El ĝi rezultas, ke eĉ 81,2 lernejdirektoroj deklaras sin por revenigo de devigaj por lernejanoj hejmaj taskoj. Krome 89,1 procentoj asertas, ke rezigno pri la hejmaj taskoj influis negative la sinpreparadon de lernantoj al lernejaj okupoj. 69, 3 procentoj rimarkas en la ministeria decido limigon de sia instruista aŭtonomio, se temas pri elekto de didaktikaj metodoj. La aferprezentanto de la Asocio memorigis, ke jam ĉe la preparetapo de la ministeria decido la instruista sindiakto deklaris siajn dubojn akcentante, ke la hejmaj takoj evoluigas sistemecon kaj respondecon de infanoj kaj motivas ilin al profundigado de konoj. Samtempe oni reliefigadis, ke ne la hejmaj taskoj kaŭzas la troŝarĝitecon de lernantoj, sed tro da materialo en edukprogramoj. Siajn rezervojn havas ankaŭ la gepatroj. En la ekzamenado de la firmao Research Partner 43 procentoj de la enketitoj deklaris sin kontraŭ la rezigno pri la hejmaj tasko, dum 39 procentoj subtenis ĝin. La atenton meritas ankaŭ esplorrezultoj pri la influo de hejmaj taskoj je la evoluo de lernantoj. Iuj analizoj reliefigas, ke ĉe junaj lernantoj la hejmaj taskoj elformas pozitivajn kutimojn, ĉe pli aĝaj influas vastigon de konoj kaj kapabloj. La edukministrio promesis pritaksi la rezultojn, kiujn alportis la rezigno pri la hejmaj taskoj de lernejanoj. La koncerna analizo estas farota de specialistoj el la Ŝtata Instituto pri Edukesploroj. El la elsendo 10.04.2025. Legas Maciek – 02′ 11″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/w_mj_Unu-jaro-sen-hejmaj-taskoj-de-lernejanon_0211.mp3…
En la 1388-a E_elsendo el la 10.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri li kiel manaĝero kaj posedanto de kelkaj lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sisteme malkreskanta inter poloj subteno por la unia valuto; pri tio, kion pensas instruistoj pri la forigo de la hejmaj taskoj por lernantoj de elementaj kaj superaj klasoj; pri karesma preĝo favore al la plej junaj viktimoj de la germana okupacio, infanoj el la germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo. • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de Kopernik-centro pri tio, kiujn elektronikajn komunikilojn kaj akcesoraĵojn uzas polaj junuloj por distro kaj lernado. • Muzike ni prezentas fragmente komponaĵon „Zamenhof” el la KD „Esperanto”, lige kun pasonta baldaŭ mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Krome ni enprogramigis kanton de Georgo Handzik „Se” el lia kasedo „Domo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al uzo de elektronikaj komunikiloj en iu pola klaso. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.…
En 1929 en Poznano komenciĝis historio, kiu alkondukis junajn polajn matematikistojn al la sukceso, kiu laŭ historiistoj kaj ekspertoj decidis pri tio, ke la 2-a mondmilito daŭris je du-tri jaroj malplilonge. Tiu sukceso estis la malĉifro de la kodoj de la germana ĉifromaŝino Enigma. Kaj tiam en 1929 estis organizita sekreta kriptologia kurso por matematikistoj studantaj en la Poznana Universitato. La kurso celis akiri novajn laborantojn por la Ĉifroburoo, invigilserva strukturo respondeca pri la ĉifrorompado en la polaj armeaj fortoj kaj la tiama ĉeftasko estis rompi la plej malfacilan tiutempe ĉifron de la germana Enigma. Jam en la dua duono de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en la radioetero aperis misteraj ĉifrogramoj, kiujn ne eblis malĉifri per tradiciaj metodoj. Ilia malĉifro fariĝis prioritato. Oficiroj kaj laborantoj de la Ĉifroburoo konsciis pri la defio. Ili konis la ĝeneralajn funkciprincipojn de Enigma, sed ankaŭ konsciis, ke necesos apliki nekonvenciajn sovlojn. Ne tuj evidenta, sed samtempe noveca, estis la ideo uzi la helpon de la matematikaj studentojn de la juna tiam Poznana Universitato. Inter la civilaj matematikistoj por la bezonoj de la militista invigilservo en la sereta kurso pri kriptologio ektroviĝis Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki. Tio, kio ŝajnis malebla efektiviĝis. Fine de decembro 1932 Mariam Rejewski malĉirfris la unuajn informojn peratajn de Enigma. La kunaŭtoroj de la sukceso estis ankaŭ Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski. Post la fino de la kurso ili estis enlaborigitaj en la Ĉifroburoo de la Ĝenerala Stabo de la Polaj Armeaj Fortoj. Ili sukcesis malkovri la funkcisekreton de Enigma aplikinte la matematikan kaj ne lingvistikan metodon. La tri polaj matematikistoj projektis la kopion de la ĉifromaŝino, kies elementoj kreiĝis en la varsovia Radioteknika Produktejo Ava. Somere de 1939 la polaj militistaj fortoj transdonis ekzplerojn de la kopiita Enigma al Francio kaj Britio kune kun informoj pri la kodorompo. Tial la laboroj pri la rompado de laŭvicaj versioj kaj perfektigoj de Enigma-ĉifro estis daŭrigitaj en la brita kriptologia centro en Bletchley Park. Kvankam la esploroj de junaj polaj matematikistoj grave kontribuis al la ŝango de la sorto de la 2-a mondmilito ili neniam estas rekonitaj sur la internacia areno. La sukceso de malĉigro de Enigmo estis atribuita al britaj kriptologoj kaj neniam la nomo de polaj matemarikistoj aperis sur la internacia forumo. Nur antauneloge en la interncia spaco aperis la unuaj sugestoj, ke oni ĝuste taksu, aprecu la kontribuon de poloj. En Pollando tiuj konoj fariĝis pli ĝeneralaj, kaj la unuaj aperis en la komenco de la 70-aj jaroj. Kaj se temas pri pliaj sortoj e polaj matematikistoj ni aldonu, ke en septembro 1939 Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski evakuiĝis tra Rumanio al Francio. Jerzy Różycki pereis en 1942 kiam lia ŝipo en iom misteraj cirkonstancoj dronis sur Meditereaneo. La du ceteraj daŭre okupiĝis pri la germanaj ĉifroj laborante en la strukturo de la Polaj Armeaj Fortoj en Britio. Nur en 2000-a jaro Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski estis postmorte distigitaj per la Grandaj Krucoj de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando. En 2018 Adam Mickiewicz-universitato transdonits sian iaman Collegium Historicum por establi la Ĉifrocentron Enigma, kies patronoj fariĝis la polaj matematikistoj. Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski estis cetere postmorte distingitaj per la Medalo Alummno Bene Merento de Adam Mickiewicz-universitato. La Ĉifrocentro Enigma en Poznano estas loko ekscpeta, moderna, multmedia, kiu en aktiva maniero prezentas al la spektanto la historion de la ĉirfrorompado ekde la plej fruaj epokoj ĝis Enigmo, al kio kontribuis poznanaj matematikistoj. Samtempe ĉiu vizitanto de la Centro povas provi siajn fortojn pri la ĉifroarto dum kriptologiaj kursoj kaj dank’ al progresintaj teknikoj malkaŝadi la sekretigitajn la infrmojn. Tiel ili ricevas la guston de la kriptologia kurso, kiun partoprenis Rejewski, Zygalskie kaj Różycki en 1929. Krome en la Centro oni prezentas nun historiajn kaj nuntemajn komputilojn kaj kriptologiajn teknikojn, ĉar kun ili ligiĝas la informadika evoluo. El la elsendo 05.04.2025. Legas Barbara – 06′ 36″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/Fel_bp_Polaj-cifrologoj-rompintaj-la-sekreton-de-la-germana-Enigma.mp3…
Ĝis la oktobra inaŭguro de la 19-a Internacia Chopin-konkurso estas ankoraŭ longa tempo, sed jam estis batita, superita rekordo. Nome por la konkurso anonciĝis 642 pianistoj el 54 landoj, kio estas rezulto historia. Chopin-konkurso estas ne nur unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj pianistaj konkursoj en la mondo, sed ankaŭ evento, en kies daŭro preskaŭ ĉiu polo fariĝas – eĉ se nur porteme – amanto de klasika muziko. En la elekta proceduro la Kvalifikiga Komisiono elektis el 642 pianistoj 171 artistojn el 28 landoj. Iliaj nomoj estas videblaj i.a. en la vikipedia paĝo de la Konkurso. Plej multaj pianistoj anoncis sin el Ĉinio, la Suda Koreio, Japanio, Pollando, Kanado kaj Italio. La eliminadojn, kiuj daŭros inter la 23-a de aprilo ĝis la 4-a de majo en la Ĉambra Salono de la Nacia Filharmonio en Varsovio, partoprenos ankaŭ pianistoj el Brazilo, Tajlando, Malajzio kaj Uzbekistano. La 19-a Internacia Chopin-konkurso komenciĝos la 2-an de oktobro kaj la juĝaŭskultadoj de la pianistoj daŭros tri semajnojn. La nomon de la venkinto de la Internacia Chopin-konkurso 2025 oni anoncos la 20-an de oktobro. La laŭreato ricevos 60 mil eŭrojn kaj oran medalon. La valoro de ĉiuj premioj egalas al 240 mil eŭroj. Laŭreatoj estos invititaj por kelkmonata koncerta turneo tra la mondo. El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 01′ 44″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/kk_mj_Bldau-priauskultoj-por-Chopin-konkurso_0144.mp3…
La sortoj de polaj infanoj en Rusio, en kiu daŭris revolucio kaj interna milito ne apartenas al vaste konataj. Nur en la Fora Oriento laŭ diversaj donitaĵoj la bolŝevista revolucio surprizis ĝis 200 mil polojn – iamajn ekzilitojn, specialistojn pri konstruado kaj priservado de la Transsiberia Fervojo. En 1919 ilia situacio dramece malpliboniĝis. En la plej malfacila stuacio troviĝis infanoj, ofte orfoj. Kun penso pri ili kreiĝis la Savkomitato por Infanoj el la Fora Oriento. Ĝiaj organizantoj sukcesis ligi kontaktojn kun la japanaj aŭtoritatoj kaj Japana Ruĝa Kruco kaj evakui el Siberio tra Japanio al Pollando kelkcent polajn orfojn. La krakova Muzeo Manggha organizis en ĉi tiu kunteksto laŭvican eldonon de la konkurso „Feliĉa reveno de siberiaj infanoj al la Patrolando”. Ĝi estas adresita al la lernantoj de la mezgradaj – kaj la lastaj klasoj de la bazaj lernejoj. La unua, lerneja etapo havis tradician konkursoformon pri scioj rilataj al la eventoj, al la historio de la siberiaj infanoj kaj helpo de Japanio. Krome ĝi donis al partoprenantaj en la konkurso infanoj kaj junuloj pli da libero por emfazi antaŭ la ĵurio parole, kion instruas la helpo donita de Japanio al polaj infanoj el Siberio. Kia instruo sekvas el ĝi por mi mem, por miaj samaĝuloj, plenkreskuloj, por nia ŝtato kaj socio, por la mondo. La 2-a, tutlanda, konkursetapo koncernas literaturajn formojn, plastikajn, multmediajn. Ilin eblas krei ankaŭ helpe de AI. Laŭreatojn kaj konkurfinalanojn krom partoprenatesto atendas pluraj premioj. El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 02′ 01″ https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/04/kk_mj_Daura-memoro-pri-japan-helpo-por-polaj-infanoj-el-Siberio_0201.mp3…
Velkommen til Player FM!
Player FM scanner netter for høykvalitets podcaster som du kan nyte nå. Det er den beste podcastappen og fungerer på Android, iPhone og internett. Registrer deg for å synkronisere abonnement på flere enheter.